Esperanto ne estas helplingvo

Preskaŭ ĉiuj artikoloj kiuj provas respondi al la demando pri kio estas Esperanto asertas ke ĝi estas helplingvo. En ili oni povas legi ke ĝi estas internacia, nenaciaartefarita lingvo; aŭ ke pli bonas nomi ĝin planlingvo. Sed preskaŭ ĉiu skribaĵo insistas pri tio, ke ĝi estas helplingvo, kaj sekve konkludas, ke la precipa celo de Esperanto estas agi kiel helpa ilo por faciligi la komunikadon inter diverslingvaj popoloj, nacioj, ktp.

Tamen, —kiel oni povas legi en la apartaĵo pri Esperanto ĉe la supra ĉefmenuo de la blogo— lingvoj per si mem ne havas celon. Tiu helpa celo, kiun oni kutimas doni al Esperanto, estas la
origina intenco de la kreinto aŭ iniciatinto de nia lingvo: Zamenhof. Ĝi ankaŭ povas esti kaj certe ja estas la celo malantaŭ multaj lernantoj de la lingvo, kiuj perceptas ĝin kiel relative facilan kaj taŭgan lingvon por interkomunikiĝi kun alilingvanoj.

Ĉiu lingvo povas esti uzata kiel helplingvo ĉar laŭ la vortara difino, helplingvo estas lingvo, rigardata kiel helpanta la komunikadon en plurlingva situacio. Laŭ tio, ne estas surprizo ke Esperanto estas konsiderita kiel helpa lingvo. Ĝi sendube plenumas la postulon de tiu difino. Tamen, priskribi Esperanton nur aŭ precipe kiel helpan lingvon estas limigita priskribo kaj diras malmulte pri kiel la esperanto-parolantoj vere uzas ĝin. Rigardu la anglan: ĝi evidente estas la plej uzata helplingvo nuntempe, sed malgraŭ tiu fakto, ĝenerale neniu difinas aŭ priskribas la anglan kiel helplingvon, sed kiel la lingvon de la anglo-parolantoj, sendepende de ilia deveno aŭ nacieco.

La ĉefa malsameco inter la angla (aŭ ajna popola lingvo) kaj la esperanta kuŝas en tio, ke la unua ekestis neintence kaj la alia tute intence. Sed vere kaj baze la du havas komunan funkcion: interhoman komunikadon. Ĉiu homa lingvo havas esence tiun saman funkcion. La uzado de iu aparta lingvo kiel helplingvo ne dependas ĝenerale de ĝia kvalito, sed ofte de la kvanto de parolantoj, kiuj uzas ĝin en tia helpa maniero. En plurlingva situacio, ofte, ju pli da homoj scipovas iun apartan lingvon, des pli ili uzos ĝin por komunikiĝi inter si, ne gravas kia estas tiu komune uzata lingvo.

Eble la titolo de ĉi tiu blogero —ke Esperanto ne estas helplingvo— estas iom misgvida, kvankam la intenco estas nur kapti la atenton de la leganto pri tio, ke ju pli ni uzas Esperanton kiel la lingvon de la esperanto-parolantoj, des pli ĝi fariĝos helplingvo. La ideo estas ne tro insisti pri la supermirindaj bonaĵoj de nia kara lingvo, sed pri la konkreta farado de ĉiu parolanto kaj la konstantaj kreskado kaj plibonigo de ties lingvouzo.

Esperanto estas lingvo de ĉiuj homoj kaj de neniu popolo, sendepende ĉu oni parolas ĝin aŭ ne. Ĝi certe estas unika lingvo en pluraj sencoj. Kaj ĝi, ankaŭ certe, estas multe pli ol nur helplingvo. Ju pli ĝi estas rigardata kiel helplingvo, des pli ĝi estos konsiderita kiel aparta lingvo uzata de malmultaj lingvemuloj. Aliflanke, ju pli ni uzos ĝin kiel plian lingvon en nia ĉiutaga vivo, des pli ĝi fariĝos populara lingvo, "normala" lingvo. Ĝi simple estos —kaj ĉiam estis— la lingvo de la esperanto-parolantoj. La lingvo de ĉiuj. Nia lingvo.

Ni lernu ĝin, ekuzu ĝin kaj plu uzu ĝin tiom multe, kiom ni kapablas, rigardante ĝin kiel plian lingvon inter aliaj, ne nur kiel helplingvon.