Kristnaska Letero

Cirkulas la ŝerco ke kaj la Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro estas la plej grandaj pigruloj surtere, ĉar ili laboras nur unu tagon jare kaj eĉ tio ne veras. Sed mi preterlasos tiajn onidirojn kaj skribos ĉi tiun leteron kvazaŭ mi estus infano.

Karaj saĝuloj:
Antaŭ ĉio mi volas danki al vi pro tiom multe da feliĉaj momentoj dum mia infanaĝo. Mi ricevis laŭlonge de tiuj fruaj jaroj amason da ludiloj, libroj kaj aliaj amuziloj. Sed unue kaj precipe mi elkore dankas vin por doni al mi bonkoran
familion, kiu senlace zorgis pri mi laŭ sia povo kaj fortoj. Mi neniam trovos sufiĉe da vortoj por esprimi kiel dankplena mi estas pri tio.

Bedaŭrinde mi ankaŭ havas riproĉon kontraŭ vi, kaj temas ne nur pri la lud-aviadilo kiun mi iam petis sed neniam ricevis de vi. Temas pri la ludiloj kaj deziroj de aliaj infanoj, tiuj ege maldikaj infanoj, kiuj jaron post jaro perturbas nin per televidanoncoj petante helpon por pluvivi. Kial ho kial, karaj saĝuloj, vi neniam solvis tiun problemon? Ĝi estas la kialo pro kio mi ne ricevis miajn plej deziritajn ludilojn kaj ankaŭ la kialo pro kio mi estis devigita manĝi tiaĵojn, kiuj al mi tute ne plaĉis. Estis dirite al mi, ke oni ne povas havi ĉion, ke mi danku por ĉio, kion aliaj malbonsortaj infanoj neniam havos, ktp., ktp. Sed mi ne ĉiam komprenis tiajn klarigojn, kapneante en mia naiva obstineco ian rilaton inter ilia sorto kaj la mia. —Ĉu eble ilia malsato estas puno pro ne sufiĉe bona konduto ĉijare? —mi min demandis. Kun la paso de la tempo mi konsciis ke tute ne temas pri konduto sed simple pri tio, ke tiel estas la mondo. Mi, tute hazarde, simple troviĝis sur la feliĉa duono de la terglobo.

Finfine, estante ne plu infano, mi malkovris ke la Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro reprezentas la esprimon de niaj plej karaj deziroj. Mi lernis gravan vivlecionon: ke ni mem estas la Tri Magoj, ke ni mem estas la Kristnaska Viro, ke ni mem estas la nuraj saĝuloj kaj povuloj, kiuj vere povas fari ion por plibonigi la mondon. Kaj pri tia leciono mi ankaŭ dankas.

Laste, karaj saĝuloj, ne ofendiĝu se iaj infanoj en sia infana naiveco nomas vin la Tri Riĉuloj kaj la Dika Barbulo. Kaj ne tro zorgu pri la ŝerco, ke vi estas la plej grandaj kaj famaj mensogaj pigruloj. Tio estas nur humura onidiro.


Rimarko:
La Tri Magoj estas ankaŭ konataj kiel la Tri Reĝoj aŭ la Tri Saĝuloj. Mi elektis uzi la esprimon la Tri Magoj nur ĉar ĝi aperas en PIV.
La Kristnaska Viro estas ankaŭ konata kiel Patro Kristnasko aŭ Avo Frosto. Ĝi ne aperas en PIV. Mi elektis ĝin laŭ Vikipedio.

Lasta rimarko:
La Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro estis laste viditaj ĉirkaŭ la fino de la pasinta jaro kaj la komenco de la nuna. Sed neniu infano iam ajn vidis ilin en la ĝusta momento kiam ili lasis hejme la kristnaskajn donacojn. Simile okazas kun la cikonioj kiam ili alportas la bebojn. Laŭ la infana logiko tio ne gravas. Infanoj havas aliajn zorgojn, kiel montras la jena demando al la gepatroj:
Se la cikonio alportas bebojn al panjo, kaj la Tri Magoj kaj la Kristnaska Viro alportas donacojn al mi, al kio do utilas paĉjo?