PARTOPRENU

Partoprenu


Vi povas partopreni en ĉi tiu blogo se vi tion deziras per diversaj manieroj:

1. Diskonigu la blogon aŭ ĝiajn artikolojn.
Simpla maniero diskonigi ĝin estas uzi la sociajn butonetojn fine de ĉiu blogero.

2. Skribu komentojn en ĝi.
Fine de ĉiu blogero troviĝas komentejo kie vi povas esprimi vian opinion pri ĝi.

3. Skribu artikolojn en ĝi.
Sendu vian skribaĵon pere de la kontakto-formularo.
Atentu la jenajn punktojn:
   La artikolo estu skribita en Esperanto.
   La temo kaj longeco de la artikolo estas liberaj.
   Ĉiu artikolo havu almenaŭ unu bildon (titolan bildon). Se vi ne indikas bildon mi proponos ĝin.
   Se necese, la artikolo laŭeble estos gramatike korektita.

4. Reklamu vin mem pere de la blogo.
Se vi mem havas blogon aŭ retejon en Esperanto vi povas reklami ilin en ĉi tiu blogo. Sendu la ligilon per la kontakto-formularo kaj mi aldonos ĝin al la blogo.