PRIE

Bonvenon!


Se vi povas legi kaj kompreni la vortojn en ĉi tiu blogo, tio signifas ke ankaŭ vi konas la nuran vivantan lingvon kiu ne apartenas en sia deveno al specifa popolo, sed al la tuta homaro. Pri ĉio alia skribita en ĉi tiu blogo vi povos malkonsenti, sed ne pri tio, ke ni ambaŭ ja havas tre apartan kaj mirindan komunan lingvon. Se vi ĝojas ke vi lernis la lingvon, do mi pensas ke iusence ni jam estas samideanoj, nur pro tio, ke ankaŭ mi ĝojas ke mi lernis ĝin.
Bonvenon en unu plia blogo esperanta! Mi esperas ke vi ĝojos ĝin, tiom same kiel mi.


Celo de la blogo.


La unua celo de ĉi tiu blogo estas la sama kiel multaj aliaj esperantaj blogoj: pligrandigi la ĉeeston kaj uzadon de la esperanta lingvo en la mondo pere de Interreto. Eĉ se tiu pligrandigo ne estas intenca celo, ĝi estas kromefiko, ĉar ĝi ja okazas vole-ne-vole ĉiufoje kiam iu decidas sin esprimi esperante pere de interretaj rimedoj: tviteraj mesaĝoj, forumaj komentoj, retaj revuoj, blogoj... kaj tiel plu. Jen la nomo de la blogo.