ESPERANTO

Esperanto


Mi ne scias ĉu la mondo bezonas Esperanton, sed evidente Esperanto bezonas nin por ke ĝi vivu plue. La naskiĝo, posta kreskado kaj daŭra evoluado de la esperanta lingvo ĝis nia nuntempa epoko estas admirinda historio. Hodiaŭ, dum iuj sin demandas kial ĝi fiaskis kiel internacia lingvo parolata de neniu, aliaj miras ke ĝi ankoraŭ plue vivas pere de milionoj da parolantoj. Tiu ŝajna kontraŭdiro povas nur ekesti pro manko de scio ambaŭflanke. Diri ke neniu parolas Esperanton estas simple tute nevera aserto, kaj paroli pri milionoj da parolantoj estas nura supozo manke de fidinda statistika taksado.

Kion do respondi al la demando pri kiom da esperanto-parolantoj estas en la mondo? Jen amuza kaj trafa respondo: estas malpi ol mi deziras kaj multe pli ol vi supozas.

La esperanta lingvo, samkiel ĉiu ajn vivanta lingvo, havas en si mem nenian celon. Lingvoj ne havas celon; homoj donas celon al lingvoj. Esperanto ne estas escepto: ĝi havas tiom da celoj, kiom havas la homojn, kiuj ĝin uzas. Aliflanke, el lingva vidpunkto, la celo kiun oni havas povas esti bonega deirpunkto por disvastigi la lingvon.

Se vi volas scii pri la celo de Esperanto, demandu al vi mem: kial mi uzas Esperanton? Se vi trovos respondon al tiu demando, vi trovos la celon de Esperanto por vi. Ĉiuokaze, se vi ŝatas Esperanton, mia modesta konsilo estas ke vi ekuzu kaj plue uzu ĝin, sendepende de la celo, simile kiel vi faras per via ĉefa lingvo. Nuntempe tio estas multe pli facila ol en antaŭaj epokoj danke interalie al Interreto.

La lingvo estas la esprimilo de la pensoj, aŭ alivorte, la ilo kiu ebligas esprimi la pensojn. Ĉe la naskiĝo ni ne havas lingvon, sed ja pensojn, malgraŭ ke ili estas rudimentaj. Tio klarigas ke la plej bonaj lingvolernantoj estas la beboj. Ili havas nenian celon kiam ili lernas lingvon, krom esprimi siajn pensojn al la mondo. Baldaŭ ili lernas ke la lingvo povas esti bona rimedo por obeigi tiun estaĵon, kiu insiste sin nomigas panjo aŭ paĉjo.